Ni invitas vin al semajnfino FARE
kun radikala feminisma ideo:
ni invitas vin ripozi!

Dum la 20-a kaj 23-a de marto en 2025 en Halbe gastigos nin la Esperanto-stacio por kelkaj tagoj da babilado, amuziĝo, tempo en naturo, ripozigaj aktivaĵoj.
Ni pensas, ke virinoj kontribuas multe al la Esperanto-movado kaj ili meritas apartan semajnfinon kiu donas la eblecon pasigi tempon en agrabla loko kun afablaj homoj.
La evento estas laŭinvita kaj ni antaŭpreparas specialan ripozigan, feminisman programon.

Loĝado kaj manĝado

Proksime al Berlino en la gastejo de Esperanto-stacio en Halbe.
Estas spaco por gastigi komforte 14-18 homojn en plurlitaj ĉambroj. La loko provizas littukojn kaj ankaŭ bantukojn.
Ni mem preparos veganajn manĝojn surloke. La unua manĝo estos la vespermanĝo ĵaŭde, la lasta manĝo estos matenmanĝo dimanĉe.

Pri la programo

Ni estos en tre taŭga ejo por fari malgrandajn atelierojn, povi moviĝi, kaj ankaŭ tablojn kaj tabulon por paroli iom pri niaj spertoj, fari praktikajn lecionojn pri limoj, sindefendo kaj bone amuziĝi en la vesperoj.
La proksima bela naturo permesos al ni pasigi tempon ekstere, promeni, ripozi apud lago.

La unua versio de la programtabelo jam pretas

Ni atentas pri tio, ke estu sufiĉe da spaco ripozi kaj ankaŭ por viaj proponoj surloke. La manĝojn ni pretigos, do ankaŭ por tio bezonatas tempo.
Ni unue enmetis la kernajn programerojn de la semajnfino. Ke vi povu pli bone imagi kion la programtitoloj kovras. La proponitaj tempoj enhavas ankaŭ paŭzon.

Feminisma interkona vespero

Dum la printempa ekvinokso, ĝi ne estos kutima interkona vespero! Kun babilado, demandoj, respondoj kaj la espero, ke io nova komenciĝos dum FARE, dum la programo ni deziras pli bone ekkoni unu la alian, eĉ se kelkaj jam estas konatuloj de longa tempo, ĉiam estas pli por malkovri.

Manlaboro kaj puzlumado

Ni provizos puzlojn por kune kompletigi dum la semajnfino kaj havos paperojn, skribilojn por desegni, praktiki origami kaj se vi mem kunportos aliajn materialojn por manlaboro, vi povos uzi ilin dum la evento.

Memdefendo

Praktikaj ekzercoj de profesie trejnita edukisto Claire donos al vi la eblecon pripensi viajn limojn, rekoni kiam vi bezonas helpon kaj agi por resti sekura en eĉ la plej malsekuraj situacioj. Estos du programeroj pri feminisma memdefendo, la unua estos fizika memdefendo kaj la dua pri parola memdefendo kaj pri limoj.
En la unua, ni lernos kiel fizike defendi sin mem kontraŭ fizika agreso per efikaj frapoj kiujn ĉiu virino povas facile lerni.
En la dua, ni lernos kiuj estas niaj limoj, kiel ekkoni kiam iu transiras ilin kaj kiel reagi parole kontraŭ parolaj agresoj per efikaj metodoj.

Rakontoj kaj historioj

La movado de feminismo kaj Esperantujo interplektiĝas kun niaj personaj vivoj. Okazaĵoj en la mondo havas fortan influon je nia vivo. Kiam estis la momento kiam vi iĝis Esperantisto? Ĉu vi konsideras vin feministo? Ekde kiam? Kio okazis tiam?

Ripozigaj, abstraktaj desegnoekzercoj

Ne, vi ne bezonas scii kiel desegni! Tiuj ekzercoj estas ĉefe por centrigi la pensojn kaj fokuson antaŭ ni komencas sesiojn kaj fine por malstreĉiĝi. Parenteze Stela estas artedukisto.

Movada diskutrondo

Demandoj por konsideri kiel aktiva partoprenanto en la movado: kion vi estas devigata fari nun? Kion vi ŝatas de via laboro en Esperantujo, kion vi ŝatus vidi eĉ pli da? Kion vi vidas ke okazas kaj ŝatus ne vidi pli de ĝi?

Ferma sesio

ideoj kaj esperoj por la estonto, kion vi ŝatus realigi en la movado, kion vi kunportas de la semajnfino kun vi?

Aliaj programeroj de partoprenontoj

Partoprenonto Ingi proponos al ni teceremoniojn. Taŭgas por kvar homoj. Tanja proponos al ni somatajn ekzercojn kaj aktivaĵojn.

Kotizo kaj kondiĉoj

Laŭ vi pagpovo ni havas tri nivelojn de la kotizo.

  • La baza kotizo estas 100€: ĝi enhavas la loĝadon por tri noktoj, la purigadon de bantukoj kaj littolaĵoj, 3 matenmanĝojn, 2 tagmaĝojn kaj 3 vespermanĝojn. Iom da mono por programkotizo kaj por subteno de aliaj partoprenantoj.
  • La subtena kotizo 100+ €: se vi povas donaci pli da mono ol la baza kotizo, ni elkore akceptas ĝin kaj uzos ĝin por subteni aliajn partoprenantojn, riĉigi la programon. Se la celo de tiu ĉi evento plaĉas al vi kaj volas, ke okazu pliajn fojojn en la estonto, do dankon pro via subteno!
  • Vi pagas 50€: se en via nuna vivkondiĉo vi bezonas kaj akceptas helpon - ni same provizos ĉion. Simple elektu tion en la aliĝilo. Vi devas nenion pruvi por ricevi la rabatitan prezon.
  • Se 50€ jam estas tro kaj ke vi bezonos subtenon por via vojaĝo, indiku tion en la aliĝilo.
Kotizotipo Prezo
Baza 100€
Subtena+ 100+€
Rabatita 50€
Post ni ricevis vian aliĝon, ni sendos al vi la informojn pri la pagado en retmesaĝo.
Se vi povas, bonvolu pagi la tutan sumon samtempe.

Organizantoj

FARE-n organizas Claire de Belgio/Francio kaj Stela de Hungario kiuj daŭre helpas realigi la revojn de aliaj personoj, organizoj, devoj kaj nun volas fari ion por si kaj la aliaj mojosaj virinoj de la movado.
Volontule kaj kun multe da ĝojo antaŭpreparas eventon kiu klare mankas de Esperantujo.